Fratinoj de Eterna Indulgo | ||
---|---|---|
LGBTQ+ rights organization (en) ![]() ![]() | ||
Komenco | 15-a de aprilo 1979 vd | |
Geografia situo | 37° 45′ 35″ N, 122° 26′ 6″ U (mapo)37.759614-122.435098Koordinatoj: 37° 45′ 35″ N, 122° 26′ 6″ U (mapo) | |
Lando(j) | Usono vd | |
| ||
Retejo | Oficiala retejo | |
La Fratinoj de Eterna Indulgo (angle Sisters of Perpetual Indulgence, akronime SPI, france Les Soeurs de la Perpetuelle Indulgence, ankaŭ konataj kiel la Ordeno de Eterna Indulgo (OPI) estas bonfara, protesta, kaj strata distra organizo kiu utiligas la bildon de reĝinjoj kaj katolikaj ikonoj por tiri atenton al seksa maltoleremo kaj por satirumi seksecon kaj moralaj aferoj. Iliaj aktivaĵo estas celitaj al bonfarada kvesto por tiri atenton al ksenofobio kaj ridindigi temojn de seksumado, moralo kaj religio (specife kristana kaj katolika). Ĝia historio devenas de 1979, kiam grupeto de gejaj viroj en San-Francisko komencis publike porti monaĥinajn robon, uzante intence ekstravagancajn formojn kaj konduton por atentigi pri la sociaj, politikaj konfliktoj kaj problemoj [1][2][3][4].
En 1979, grupeto de samseksemaj viroj en San-Francisko komencis porti la vestaĵon de katolikaj monaĥinoj en videblaj situacioj uzante tendaron por reklami diversajn sociajn kaj politikajn kialojn en la distrikto La Kastro (The Castro).
Nuntempe, ĝi estas internacia reto de neprofitocelaj organizaĵoj kiuj traktas aferojn de bonfarado en la kampo de kontraŭbatalado de la aidosa epidemio kaj drogmanio, antaŭenigado de sekura sekso, kaj homaj rajtoj por samseksemaj kaj transseksaj homoj.
Venante sub pezan kritikon por parodiado de katolikaj simboloj kaj politiko de kaj la GLAT-komunumo kaj religiemaj cirkloj, de la origina organizo en San-Francisko, la fratinoj kreskis ĉie en Usono, Kanado, Aŭstralio, Eŭropo kaj Sudameriko, kaj nun estas internacia reto de aŭtonomaj ordenoj. Tiuj ordenoj estas plejparte registritaj kiel neprofitocelaj bonfaraj organizaĵoj kiuj enspezas monon por lukto de aidoso, GLAT-rilataj kaŭzoj, kaj ĉefaj komunumservaj organizaĵoj, antaŭenigante pli sekuran seksumadon kaj edukante aliajn pri la malutilaj efikoj de drogmanio kaj aliaj altaj riskaj kondutoj. Ili ankaŭ protestis kontraŭ multaj kristanaj, kaj specife katolikaj, okazaĵoj perceptitaj kiel kontraŭ-LGBT, inkluzive de la vizito de Johano Paŭlo la 2-a al Usono.
La membroj estas engaĝitaj al la akcepto kaj inkluziveco de diversspecaj vivstiloj, al HIV kaj aidoso- preventado, kaj kolektas financojn por projektoj kaj grupoj de lesbaj, gejaj, ambaŭseksemaj kaj transgenraj.
Dum la historio de la movado okazis kelkaj konfliktoj kun kristanaj komunumoj. La grupo estis karakterizita de kelkaj katolikoj (kiel ekzemple la Katolika Ligo por Religiaj kaj Civilaj Rajtoj en Usono) kiel kontraŭ-katolika kaj malama grupo por parodiado kaj mokado de katolikaj praktikoj kaj kredoj, inkluzive de romkatolikaj monaĥinoj.
Kelkaj vortoj de fratino Irma Geddon de Portlando, membro de la Oregon- bazita Order of Benevolent Bliss, servas por klarigi la utilecon kaj efikecon de porti monaĥinajn vestaĵojn kun Drag Reĝinjo- estetiko : "La malpezeco de ĉio, aldonita al La blanka vizaĝo kaj la kutimo de monaĥino estas mekanismoj por atingi homojn. Esti vestita tiel, io kiel sanktaj klaŭnoj, permesas al homoj interagi kun ni." [5]
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search